WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 25
2 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.
Select
1 - La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
2 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.
3 - Kiam lia reĝado fortikiĝis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
4 - Sed iliajn filojn li ne mortigis, ĉar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante: Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed ĉiu devas morti pro sia peko.
5 - Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.
6 - Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da arĝento.
7 - Sed homo de Dio venis al li, kaj diris: Ho reĝo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, ĉar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun ĉiuj idoj de Efraim;
8 - sed iru vi sola, agu kuraĝe en la milito; alie Dio faligos vin antaŭ la malamiko, ĉar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.
9 - Kaj Amacja diris al la homo de Dio: Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis: La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.
10 - Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.
11 - Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
12 - kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis.
13 - Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakiraĵo.
14 - Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis.
15 - Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li: Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano?
16 - Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li: Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris: Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon.
17 - Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn.
18 - Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
19 - Vi diras al vi: Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
20 - Sed Amacja ne obeis; ĉar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.
21 - Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
22 - Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
23 - Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
24 - Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
25 - Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
26 - La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.
27 - De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
28 - Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.
2 Kronikoj 25:2
2 / 28
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget